Lingvaj problemoj kaj lingvo-planado sur Feroaj Insuloj La nordatlantika insularo feroa estis sendependa vikinga lando sed perdis la sen-dependecon al la norvega kaj poste dana krono. Pro la dana biblio kaj alia influo, la dana igis la nura skriba lingvo. Gi ciam pli regis en administrado, komerco kaj ekde la meza 19-a jc. en la lernejo. En 1814 la malnovega legfarejo estis abolita kaj en 1816 Feroaj Insuloj igis dana graflando. Sed dum la 19-a jc. nacia movado ekkreskis. La legfara domo restarigis kaj reakiris povon. Ekde 1948 la insularo estas autonoma parto de la dana regno kaj la feroa ties cefa lingvo. La lingva evoluo respegulas la politikan evoluon. La feroano Svabo (18-a jc.) kredis la feroan tiel disfalita, ke gi ne pluvivos. Li rekomendis la zorgan lernadon de la dana, por eviti la tiaman intermikson de feroa kaj dana. Sed, malkiel la setlanda kaj orkada, la feroa pluvivis kaj igis normigita, generaligita lingvo en lernejo, pregejo, gazetaro, radio, administrado. La literaturo estas frape forta, kompare al la enlogantaro. La feroanoj taksas sin popolo kaj nacio. La feroa klare distingigas disde norvegaj dialektoj kaj la islanda. Energia kaj optimisma lingvoplanado realigis la revivigon de la feroa. Gi ne plu konsistas nur el parolaj dialektoj. Teorie bazita feroa lingvoplanado fontas el la mezo de la 19-a jc., dank'al la pensado de liberalaj feroaj studentoj en Danlando, kiuj notis la fakton, ke oni parolas unu lingvon sed skribas alian. La problemoj de la feroa lingvoplanado estas tri: 1. La kreo de ortografia normo por la fonetike apartaj feroaj dialektoj; 2. La rango de la dana kompare kun la feroa; 3. La daura gardado de la feroa de la daura dana influo, do la lingvozorgado. La ortografia tradicio komencigis ce Svabo (18-a jc), kiu alprenis fonetikan sistemon surbaze de sia okcidentferoa dialekto. Sed li estis antikvaro, ne lingvoplananto. Nolsøe, male, sugestis islandan ortografian modelon. Gravega jaro estis 1846. Tiam V.U. Hammershaimb kreis novan, etimologie bazitan ortografion, tipan produkton de sia epoko. Li rekonstruis pli fruan, pli unuecan lingvoformon. Estis lia respondo al la proponata enkonduko de devigaj danaj lernejoj en Feroaj Insuloj. La ortografio ne neglektis iun ajn dialekton, kaj pli proksimis al la islanda kaj dana, helpante al la lernado de la feroa fare de aliaj skandinavoj. Sed homoj sen filologia trejnado spertis malfacilon ce la etimologia ortografio. La tradicio de Svabo, de fonetika skribado, dauras ce ties subtenantoj gis la nuntempo. Nun al la demando de la pozicio de la dana fronte al la feroa - politika demande Komencigis per la traduko de la evangelio de Mateo, kiu sokis multajn kiel profanajo. La feroa igis pregeja lingvo nur en la 20-a jc. Oficiala biblio disponigas ekde 1961. Simila forta batalo regis pri la lernejo. Hodiau regas dulingva edukado, kun elementaj klasoj tute ferolingvaj. Oni klopodadas krei taugajn lernolibrojn, sed ili daure mankas ce la pli altaj fakaj niveloj. La problemo estas plej grava ce la Feroa Gimnazio en Torshavn. Ekzemple, mankas iu ajn fremdlingva vortaro krom la dana-feroa! En la loka administrado oni parolas kaj skribas la feroan, sed la loka filio de la dana administrado, la kortumoj kaj la polico uzas la danan. Antaue, danoj, logantaj en la insularo, ne lernis la feroan, sed atendis danan respondon al dana alparolo. Nun multaj lernas gin, au akeeptas respondon en la feroa. La lingvozorgo estas cefe afero de kreo de neologismoj kaj evitado de danaj modeloj kaj pruntvortoj, sed oni ankau alprenas internaciajn radikojn en naciigita formo. Leksikografoj ludis gravan lingvoplanan rolon. La rekono de la feroa kiel cefa lingvo ne signifas, ke la batalo por ties pureco kaj disvastigo estas gajnita. La feroanoj konscias pri la daura neceso defendi sian lingvon.